OSM 2017 kaj Esperanto

in #busy7 years ago (edited)

Mi ne scias ĉu ĉiu konas mian retpaĝon - https://dotevo.github.io/esperantmapo/ sed tiu retpaĝo uzas OpenStreetMapan datumon. Tio signifas ke ĉiu povas uzi tiun datumon.

Do, kion interesan vi povas trovi en OSM?

  • Esperantajn nomojn: 9 196 name:eo, 294 alt_name:eo, 259 official_name:eo, 184 old_name:eo
  • Lokojn kie vi povas paroli esperanton 15 language:eo
  • Lokojn kie estas esperantaj libroj 13 books:language:eo
  • Lokojn "Esperanto" 37 "name:etymology:wikidata"="Q143"
  • "Ludwik Zamenhof" lokojn 72 "name:etymology:wikidata"="Q11758"
  • 85 esperanto=yes (mi ne scias kio tio estas XD)

Ne multe, sed mi pensas ke tiu jaro povas esti pli bona por projekto, kaj pli da lokoj estos aldonitaj.

Ĝis!

Sort:  

Dankon pro la utila mapo!

Verŝajne mi loĝas en vasta Esperanto-dezerto: Usono. :-D Tamen, mi konas kafejon "Esperanto" en Novjorko: http://www.esperantony.com/.

Mi pensas ke multaj lokoj mankas. Sed ĉiu povas aldoni lokojn al OSM. Ĉu tiu loko nur havas esperantan nomon aŭ ankaŭ ĉu mi povas paroli esperante tie?